Rusia kulturo

Kremlo (urba fortikaĵo) en Rostov. Fotita en la jaro 1911

Kulturo de Rusio estas kulturo de la rusa kaj ĉiuj aliaj etnoj de Rusio. La grandeco de la lando kaj ĝia etna bunteco rezultis je reciprokaj kulturaj influoj, kiuj kaŭzis tre specifan kulturan spacon, kiu heredis ecojn de diversaj epokoj kaj etnaj kulturoj.

La domina kultura fluo en Rusio ĉiam estis tiu bazita sur la rusa lingvo kaj la ortodoksa kristana kredo, sed domino de tiu fluo neniam estis totala. Gravan spuron en la rusia kulturo postlasis la pli ol 70-jara soveta periodo.

Rusio estas pluretna lando. Krom rusoj (79,83% de la loĝantaro) en ĝi loĝas pli ol 180 aliaj etnoj. Krom la kontribuo de ties kulturoj, gravan influon al la kulturo de Rusio havis en diversaj periodoj Belorusio, Bulgario, Francio, Nederlando, Pollando, Ukrainio kaj aliaj landoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search